La Mencio – alineo unu

Mencio aŭdiencis kun Reĝo Hui de la ŝtato Liang. La reĝo diris, “Ci ne konsideras mil mejlojn malproksima distanco veni. Ĉu ci havas la rimedon gajnigi mian ŝtaton?” Mencio respondis, “Kial Via Reĝa Moŝto devas paroli pri gajno? Vi ja posedas bonvolon kaj justecon kaj tio taŭgas. Se la reĝo demandus kiel gajnigi sian ŝtaton, la nobeloj demandus kiel gajnigi siajn familiojn. La kleruloj kaj la vulgaruloj demandus kiel gajnigi sin. La superuloj kaj malsuperuloj kontraŭbatalus pri gajno. Ĉi tio endanĝerigus la ŝtaton. En lando de miriado da ĉaroj, kiu murdas sian reganton, tiu ĉiam estas de familio de mil ĉaroj. En lando de mil ĉaroj, kiu murdas sian reganton, tiu ĉiam estas de familio de cent ĉaroj. Milo kontraŭ miriado kaj cento kontraŭ milo – jen grava afero. Kiu unuigas gajnon kaj lastigas justecon, tiu ne kontentos ĝis si forŝtelos ĉion. Neniam estis bonvola homo, kiu forlasis sian familion. Neniam estis justa homo, kiu lastigis sian reganton. Via Reĝa Moŝto parolu nur pri bonvolon kaj justecon. Kial vi devas paroli pri gajno?”

Pri Ariel

transgenra esperantistino, verkistino
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Tradukoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s