Reĝo Hui de la ŝtato Liang diris, “Mi tutkore estras mian landon. Se Henei estus endanĝera, mi movus iom da ĉi ties homoj al Hedong, kaj movus iom da ties milio al Henei. Se Hedong estus endanĝera, mi tiam farus same. Kiam mi komparas min kun estroj de najbaraj ŝtatoj, neniu el ili uzas la koron kiel mi tiel bone. Tamen la loĝantaroj de najbaraj ŝtatoj pliiĝas dum la miaj ne. Kial do?” Mencio respondis, “Via Reĝa Moŝto ŝatas militon, do permesu al mi klarigi per ĝi. La militaj tamburoj laŭte krakadas. Post kiam la glavoj de la soldatoj estas krucigintaj, ili fuĝas, la kiraso forĵetita kaj la bataliloj malantaŭe treniĝantaj. Iuj kuras cent paŝojn kaj haltas. Aliaj kuras kvindek paŝojn kaj haltas. Kiuj kuras kvindek paŝojn, se tiuj priridas tiujn, kiujn kuras cent – kial ĉi tiel?” La reĝo diris, “Tio estas neakceptebla. Ili nur ne kuris cent paŝojn. Ili ankaŭ ja fuĝis.” Mencio diris, “Se Via Reĝa Moŝto tiel opinias, certe ne necesas deziri ke via popolo estu pli multenombra ol en najbaraj ŝtatoj. Se vi ne dekliniĝos de la ĝusta sezono por rikolti, vi havos plian grenon ol oni povas nombri. Se vi ne ĵetos troajn retojn en la fiŝlagetojn, vi havos pliajn fiŝojn kaj testudojn ol oni povas nombri. Se oni portos toporojn en la montajn arbarojn dum la ĝusta sezono, vi havos plian lignon ol oni povas nombri. Se estos sufiĉaj fiŝoj, testudoj, kaj ligno, la popolo nutros vivon kaj funebros morton sen indigni. Jen la komenco de la vojo de la reĝo. Se oni plantos kvin-akrean hejmon per morusarboj, dekkvin povos vestiĝi per silkaĵoj. Se oni ne dekliniĝos de la ĝusta sezono bredi kokojn, porkojn, kaj hundojn, sepdek povos nutriĝi per viando. Se oni rikoltos cent-akrean agron dum la ĝusta sezono, multaj familioj povos ne malsati. Se oni prizorgos la instruaĵojn en la lernejo, onia fila obeado* kaj frata sindediĉo etendiĝos al aliaj, kaj la maljunuloj ne devos porti pezajn ŝarĝojn sur la vojo. Sepdek homoj vestiĝas per silkaĵoj kaj manĝas viandon, kaj la vulgaruloj estas nek malsataj nek malvarmaj. Se estas ĉi tiel kaj ekde ĉiam estras reĝo, devas ja esti danke al la reĝo. Hundoj kaj porkoj ŝtelas la manĝaĵojn de la popolo kaj vi ne scias kiel ĉesigi ĉi tion. Estas malsato kaj malriĉeco en la stratoj kaj vi ne scias kiel forigi ĉi tion. Se homoj mortos, vi tiam diros, ‘Ne estas pro mi. Jen pro la malbona rikolto.’ Kiel ĉi tio estas malsama ol pikmortigi homon kaj diri, ‘Ne estas pro mi. Jen pro la batalilo.’ Se Via Reĝa Moŝto ne kulpigos la rikolton, la tuta regno riverencos al li.”
*Aŭ “fila pieco.” Ne ekzistas fiksa Esperanta traduko de la koncepto.