Mi ne afiŝis al ĉi tiu blogo jam de longa tempo. Ve! Sed mi havas kelkajn novajn informojn pri mia vivo kaj la estonta stato de la blogo.
Unue, pri mi. Mi forlasis Oksfordon. La ĉina kurso ne tre plaĉis al mi – tro da historio ktp. – do mi ne daŭrigos miajn tradukojn de antikvaj tekstoj. Mia plano estas rekandidatiĝi al aliaj universitatoj ĉi-jare por studi lingvistikon.
Do, kio okazos al la blogo? Dum tre longa tempo mi ŝatas traduki kantojn alilingven, kaj mi havas sufiĉe grandan dosieron de tradukoj en mia komputilo. Kelkaj estas Esperantaj, kaj mi decidis, ke tre bona metodo por publikigi ilin kaj ricevi komentojn kaj kritikojn, estus afiŝi ilin ĉi tie. Do tion mi faros.
Mi klarigu, ke kiam mi tradukas kantojn, mi tiel faras, ke ilu kanteblu. Do mi adaptas la signofon de la teksto, por ke ĝi havu taŭgan kvanton da silaboj kaj ke ĝi rimu (ne ĉiam ĉi-lastan, se temas pri origine ne rimanta kanto). Mi ĉefe tradukas japanajn kaj Disney-ajn kantojn. Mi ne tuj afiŝos ĉiun jam tradukitan kanton ĉar mi ne volas spami vin, do mi unu post unu afiŝos dum tempo.
Mi esperas, ke ĉi tiu ŝanĝo plaĉos al vi, kaj bonvolu kritiki kaj ebligi al mi plibonigi la tradukojn! 🙂