Ĉi tio estas traduko de la kanto “Hellfire” de la Disney-filmo “The Hunchback of Notre Dame” (Esperante “Dipatrino de Parizo). Temas pri religia lukto de la karaktero Frollo, kiun allogas ciganino Esmeralda. Li konfliktas kun siaj korpaj deziroj kaj religiaj devoj kiel ĉefdiakono. Finfine li decidas, ke aŭ ŝi akceptu lian amon, aŭ ŝi iru inferen. La origina angla verzio spekteblas ĉi tie.
_____
Beata1 Maria
Vi scias, ke mi servas vin
Pri mia virt’ mi ĝuste fieras
Beata Maria
Mi ne dubas pri la doktrin’
Simplulajn pekojn mi ne suferas
Klarigu, Maria
Kial ŝi flirte dancas
Ŝia rigard’ pikas l’ animon
Bruliga, kriiga
La harar’ korva balancas
Mi volas fari ĉi tiun krimon
La fajroj inferaj
Ĉirkaŭas en amas’
Deziroj visceraj
Min peken figvidas
Kulpas mi ne
Min kredu vi
Jen la ciganin’
Kiu kaŭzis ĉion ĉi
Kulpas mi ne
Se laŭ la plan’
De Dio pli fortas ol la homar’ Satan’
Min gardu, Maria
Min liberigu de l’ afer’
Ne lasu, ke mi brulu de la flam’
Detruu Esmeralda!
Ŝi sentu l’ varmon de infer’
Aŭ ŝi allasu sin al mia am’
La fajroj malpuraj
Ciganina tentant’
Punegoj sulfuraj
Venos al la kulpant’!
Dio kompatu ŝin
Dio kompatu min
Ŝi cedos al mi
Aŭ ŝi brulos
_____
- “Beata”, el la latina lingvo, signifas “benita”, aŭ “feliĉega”. Ĝi fakte ankaŭ estas Esperanta vorto, sed sufiĉe nekonata, ke mi decidis klarigi.