Jen la unua afiŝo de mia nova blogo. Mi planas afiŝi ĉi-tie Esperantajn tradukojn, kaj eble estonte mi ankaŭ faros pli ĝeneralajn afiŝojn Esperantajn. Kaj nun iom pri mi. Mi nomiĝas Rowland, kaj mi estas 18-jaraĝa studento en la universitato de Oxford. Mi studas la ĉinan, kaj ege ŝatas lingvojn. Mi ankaŭ parolas la francan, la germanan, la japanan, kaj la anglan (mia denaska lingvo).
Dum la komenco mi pensas ke mi faros tradukojn de La Mencio, unu el la konataj filozofiaj verkoj de la antikva ĉinio, ĉar enklase ni studis kaj studos kelkajn alineojn de ĝi. Mi jam faris la unuan, do mi tuj afiŝos ĝin.